Prezidenta baloto de 2013 en Zimbabvo

Robert Mugabe kolektis 61,09% el la voĉdonoj, t.e. 2.110.434 voĉoj.
Parlamenta ĉambro post la baloto.

Prezidenta kaj parlamenta balotoj okazis en Zimbabvo la 31-an de julio 2013. Jam oficianta prezidento Robert Mugabe estis reelektita, dum lia partio ZANU-PF (Zimbabwe African National Union – Patriotic Front) gajnis du trionojn de la seĝoj en la nacia parlamento.

Ĝi estis la unua nacia baloto organizita konforme al la nova konstitucio aprobita de referendumo en marto 2013 kaj enleĝigita de Mugabe la 22-an de majo.

Dum la baloto aperis akuzoj pri amasaj balotfraŭdoj kontraŭ Mugabe, precipe fare de ĉefopoziciulo kaj ĉefministro Morgan Tsvangirai. Tsvangirai tamen rezignis kontesti la rezultojn de la baloto antaŭ tribunalo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy